Januaro de 2025
Aspekto
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2025:
Ĉina sciencisto nomis 16 novajn speciojn de araneuloj laŭ ŝlagraj kantoj de la tajvana popmuzika kantisto Jay Chou (Agence France-Presse (angle)).
Generalo Joseph Aoun estis elektita Prezidanto de Libano post dujara vakantaĵo, kaj Nawaf Salam fariĝas ĉefministro anstataŭ Najib Mikati.
Hamaso kaj Israelo interkonsentas por batalĉeso kaj laŭgrada interŝanĝo de kidnapitoj kaj militkaptitoj post 15 militmonatoj kaj mortigo de pli ol 47 000 palestinanoj.
La sud-koreaj aŭtoritatoj finfine arestas la elpostenigitan prezidinton Yoon Suk-yeol post kelkaj tagoj de kunpusiĝo kontraŭ liaj sekvantoj.
Donald Trump estas investita kiel 47-a Prezidanto de Usono.
Almenaŭ 76 homoj mortis kaj dekoj vundiĝis pro incendio en hotelo de skiejo Kartalkaya, Turkio.
Okazis en Tajlando la unuaj samseksemaj geedziĝoj.
En 2024 en Eŭropa Unio unuafoje la produktado de elektro el suna energio superis tiun el karbo. La sumo de la produktado el renoviĝantaj energioj atingis 47%.
Dekoj da homoj estas subtretitaj al morto en amasfuĝo dum la festivalo Kumbhamela ĉe la riverbordo de la Gango en Utar-Pradeŝo.
67 mortoj pro kolizio de aviadilo kun helikoptero super la rivero Potomako, Vaŝingtono, Usono.
|