Februaro de 2025
Aspekto
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en februaro 2025:
Almenaŭ 700 homoj mortis kaj pli ol 2 700 vundiĝis ĉe Goma, Demokratia Respubliko Kongo, dum batalado en la lasta semajno de januaro inter la konga armeo kaj la grupo M23.
Dum unu tago de batalĉeso oni enterigis ĉirkaŭ 2 000 mortintojn ĉe Goma, Demokratia Respubliko Kongo, post bataladoj inter la konga armeo kaj la grupo M23.
En Parizo komenciĝis internacia pintkunveno pri Artefarita intelekto (france Sommet pour l’action sur l'IA - angle AI Action Summit).
Pasis la Germania federacia baloto de 2025 — kun venko de la kristan-demokrata partio CDU kaj granda plialtiĝo de la popolisma partio AfD, kiu atingas pli-malpli kvinonon de ĉiuj voĉoj.
|