Vikipedio:Artikolo de la monato

Artikolo de la monato estas leginda aŭ elstara artikolo, kiu aperas sur la Ĉefpaĝo. Ĉiun duan (aŭ malofte trian) monaton - en kazo de redaktista entuziasmo ankaŭ ĉiun monaton - ni elektas novan artikolon de la monato.
Vidu Vikipedio:Artikolo de la monato/2025 por la jamaj, nuna kaj proponitaj artikoloj de la monato por 2025. Tiu paĝo estas inkludita ankaŭ sube de tiu ĉi paĝo. Nun estas la 04-a monato de la aktuala jaro. Por monato, por kiu neniu artikolo estas jam elektita, ĉiu uzanto povas proponi artikolon jam antaŭe elektitan kiel leginda aŭ elstara kreante eltiraĵon por ĝi (prenu kiel modelon la aliajn eltiraĵojn) kaj aldonante la jenon en la finon de la proponata artikolo:
{{ADLM|<jaro>|<monato>}}
Se estas grava motivo havi en certa monato alian artikolon de la monato ol la jam proponitan - ekzemple ĉar tiu artikolo estas rilata al evento datrevenanta en tiu monato - tiam eblas proponi ĝin kaj ŝovi la antaŭe proponitan artikolon al alia monato. Se estas malkonsento pri tio, kiu artikolo aperu en kiu monato, eblas diskuti kaj eble eĉ baloti pri tio en la diskutpaĝo de la koncerna monato eltiraĵo.
Kiel partopreni
[redakti fonton]Proponi artikolon de la monato povas iu ajn. Kutime estas elektitaj artikoloj, kiuj estas legindaj aŭ elstaraj
- trovu artikolon kiu nuntempe estas leginda aŭ elstara, antaŭe ne estis Artikolo de la semajno nek Artikolo de la monato kaj nuntempe ne estas proponita nek malelstarigo de ĝi nek mallegindigo de ĝi
- artikolo, kiu estas montrita en ĉefpaĝo bone prezentu Vikipedion, tial evitu artikolon kun avertoŝablono ks.
- en la elektitan artikolon, tuj sub la ŝablonon {{leginda}} aŭ {{elstara}} metu {{ADLM|<jaro>|<monato>}}, ambaŭ parametrojn plenigu per numeroj, monato estus ĉiam ducifera, ekz. 06, ne
6 - en tiu ĉi paĝo trovu koncernan monaton laŭ ĝia numero, klaku al Bonvolu proponi artikolon, aldonu bazan enkondukon taŭgan por ĉefpago kaj konservu
- el la eltiraĵo forigu ĉiujn referencojn kaj "ruĝajn ligilojn"
- eltiraĵo havu precize unu bildon
- la linion sub la parto "Lastaj artikoloj de la monato" vi ignoru, ĝi aŭtomate kreos kategorion
Kunlaborantoj
[redakti fonton]Pri bona funkciado de ADLM zorgas precipe tiuj ĉi homoj. Kaze de problemo vi povas trovi kiu prizorgas tiun konkretan taskon kaj kontakti lin.
Artikoloj de la monato por aktuala jaro
[redakti fonton]Nun estas Aprilo.

La Panama kanalo - ankaŭ nomata Panamkanalo kaj en la hispana Canal de Panamá - estas homfarita porŝipa kanalo tra la panama istmo (vidu Panamo kaj Panamurbo), por la internacia trafiko de ŝipoj inter oceanoj Atlantiko (tra la Kariba Maro) kaj Pacifiko. Ĝi estis finkonstruita en 1914. Ĝia longeco estas 77.1 aŭ 82 kilometroj, depende de la konsidero kaj mezuroj. De sia inaŭguro je la 15-a de aŭgusto de 1914, la kanalon trairis pli ol 815,000 ŝipoj en 2008. Ĉiujara trafiko altiĝis el ĉirkaŭ 1,000 ŝipoj en 1914, kiam la kanalo malfermiĝis, al 14,702 ŝipoj en 2008, tiuj lastaj mezure totalon de 309.6 milionoj da tunoj. La plej grandaj ŝipoj kiuj povas trapasi la kanalon nune estas nomataj Panamax. La Usona Societo de Civilaj Inĝenieroj nomigis la Panaman Kanalon unu el la sep mirindaĵoj de la moderna mondo.
Lastaj artikoloj de la monato: Sankt-Peterburgo, Antequera, Israelo

La Bankedo de Jupille (france Le Banquet de Jupille) estas pentraĵo fare de Auguste Chauvin kaj unuafoje ekspoziciita en la jaro 1861. Chauvin estis belga pentristo forte influita de la duseldorfa pentroskolo, ankaŭ profesoro kaj direktoro ĉe la Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo.
La verko estis origine mendita de la belga ŝtato kaj de la urbo Lieĝo en 1855. Ĝi estas historia pentraĵo, kies stilo estis videble inspirita de la itala manierismo de la 16-a jarcento. Ĝi prezentas momenton de la legendo de Sankta Lamberto el Mastriĥto, kiam, ĉirkaŭ la jaro 705, li admonas Alpaida, la duan edzinon de Pepino el Herstal kaj patrinon de Karolo Martelo. Alpaida uzurpis la rolon de Plektruda, la unua kaj legitima edzino de Pepino. Ŝi provis trompi Lamberton per ruzeco, petante al li beni sian kalikon okaze de bankedo oferita de Pepino en la vilaĝo Jupille, proksime al Lieĝo. Mallonge post ĉi tiu evento, Lamberto estis venĝe murdita de la trupoj de Dodono, frato de Alpaida kaj vasalo de Pepino.
Lastaj artikoloj de la monato: Panama kanalo, Sankt-Peterburgo, Antequera

Koko (Gallus gallus domesticus) estas birdospecio kiu apartenas al la familio de fazanedoj kaj estas la plej konata ano de la genro Gallus, kiu enhavas ankaŭ la verdan kokon (Gallus varius) kaj malmultajn aliajn speciojn.
Ĝi estas bredata tradicie fare de homoj kiel kortbirdaro en multaj rasoj pro akiro de la viando kaj la ovoj. Kiel dombesto, ekzistas multaj specoj kun multegaj diversaj koloroj, formoj kaj specifoj. Nuntempe en Eŭropo ekzistas pli ol 180 konataj rasoj. En la tuta mondo ekzistas ankoraŭ multe pli da rasoj. Ĝi estas la plej multnombra birdospecio de la planedo, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi superas la 13 000 milionoj da ekzempleroj.
Ankaŭ la ovkoloroj varias, ekzistas ekzemple blankaj, brunaj, verdaj, ruĝaj kokinaj ovoj. Entreprenoj produktantaj viandaĵojn aŭ ovojn uzas plej ofte hibridajn rasojn. En Germanio ekzistas ĉirkaŭ 44 milionoj da kokinoj por produkti ovojn.
Tiu birdospecio estas ĉiomanĝanto kaj partikulare insektomanĝanto. Ties averaĝa vivodaŭro troviĝas inter 5 kaj 10 jaroj, depende de la raso.
Lastaj artikoloj de la monato: La Bankedo de Jupille, Panama kanalo, Sankt-Peterburgo

Bohemiaj lumoj (hispane Luces de bohemia) estas teatraĵo de Ramón María del Valle-Inclán. Ĝi publikiĝis en unua versio laŭ ĉiusemajnaj partoj inter la 31a de julio kaj la 23a de oktobro 1920 en la ĉiusemajna gazeto España, kaj en 1924 oni eldonis la definitivan, reviziitan kaj reeldonitan version kun tri pluaj scenoj. Ĝi ne premieris en Hispanio ĝis 1970.
Konsiderata Luces de bohemia unu de liaj plej gravaj verkoj, per ĝi Valle-Inclán inaŭguris novan teatran ĝenron, nome «esperpento», kaj ĝi estus la unua de kvar tekstoj kiujn la aŭtoro mem konsideris ene de tiu ĝenro. En la dekdua sceno de la verko, la propra protagonisto teoriumas pri «esperpento» kiel mondorigardo.
Lastaj artikoloj de la monato: Koko, La Bankedo de Jupille, Panama kanalo

Italio aŭ Italujo (itale: Italia)[ Italja], oficiale Itala Respubliko (itale: Repubblica Italiana), estas ŝtato de Suda Eŭropo.
Nomata ankaŭ per antonomazioj, kiel "la Boto" pro sia formo simila al boto kaj "bela lando" (itale "bel paese") pro sia klimato kaj pro siaj naturaj kaj artaj belaĵoj, geografie Italio estas formata el tri partoj: unu kontinenta, limigita de Alpoj kaj de konvencia linio kiu kunligas La Spezia kun Rimini, unu duoninsula, kiu estas formata de cetera Italio kaj unu insula, kiu entenas la du plej grandajn insulojn de la Mediteraneo, Sardinio kaj Sicilio, kie en la insulo de Pantelleria estas la malplej longa distanco de Afriko, je distanco de preskaŭ 70 kilometroj. La teritoriaj limoj etendiĝas entute en 1 800 kilometroj, dum la marbordoj longas 7 500 kilometrojn.
Ĝi najbaras okcidente al Francio, norde al Svisio kaj al Aŭstrio kaj oriente al Slovenio. La ŝtatetoj San Marino kaj Vatikanurbo estas enklavoj en Itala teritorio, dume la komunumo de Campione d'Italia estas eksklavo en italparolanta zono Kantono Tiĉino en Svisio.
Italio estas parlamenta respubliko; la nuna Prezidento de la Respubliko estas Sergio Mattarella kaj la ĉefministro de la Respubliko estas Giorgia Meloni. La oficiala lingvo estas la itala. La Konstitucio konsideras ankaŭ la dulingvismon kun aliaj lingvoj en kelkaj provincoj kaj garantias kelkajn minoritatajn lingvojn en la nacia teritorio.
Lastaj artikoloj de la monato: Bohemiaj lumoj, Koko, La Bankedo de Jupille
Fajro estas fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo, krom de aliaj reagoproduktaĵoj. Kemie, ĝi estas rapida oksida reago nome brulo de ia materialo. Por havi fajron oni devas miksi oksidigontan kaj oksidigotan kemiaĵojn, kaj poste enmeti sufiĉe da energio por komenci ĝin - sed poste ĝi faras sian propran energion por daŭrigi sin. Pli malrapidaj oksidigaj procezoj kiaj rustiĝado aŭ digestado ne estas inkluditaj en tiu difino.
Fajro en ties plej oftaj formoj povas rezulti en incendio, kio havas la eblon okazigi fizikan damaĝon pere de brulo. Fajro estas grava procezo kiu tuŝas ekologiajn sistemojn tra la tuta mondo. La pozitivaj efikoj de fajro estas stimulado de la kresko kaj eltenado de variaj ekologiaj sistemoj. Fajro estis uzata de homoj por kuirado, generado de varmo, lumo, signalado, kaj elpelado de diversaj forigendaĵoj, ĉu nedezirata bestaro, fiplantaro, neutilaj instalaĵoj ktp. La negativaj efikoj de fajro estas akcidentoj al vivo kaj posedaĵoj, atmosfera poluado, kaj akvo malpurigo.
Lastaj artikoloj de la monato: Italio, Bohemiaj lumoj, Koko

Biciklo estas home pedale pelata veturilo, kiu konsistas el kadro kun du radoj, unu malantaŭ la alia. Por sin movi per la biciklo la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto regas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo (ekzistas ankaŭ bremsoj funkciigataj per la pedaloj).
Unue uzataj en Eŭropo en la 19-a jarcento, bicikloj nun nombriĝas je pli ol unu miliardo tutmonde kaj estas ĉefa transportrimedo en multaj regionoj, i.a. en regionoj de Ĉinio kaj tuta Nederlando kaj urboj de aliaj landoj. Ili estas popularaj ankaŭ por sporto, distriĝo, kaj adaptiĝis al uzado en multaj aliaj kampoj de homa vivo inkluzive infanludilojn, korpan trejnadon, militajn kaj policajn agadojn, kurierservojn kaj diversajn sportajn fakojn.
Lastaj artikoloj de la monato: Fajro, Italio, Bohemiaj lumoj

Koloro estas trajto de lumo kiu por oniaj okulo kaj cerbo aspekte malsamas laŭ la ondolongo de la lumo. La kolora aspekto de objekto dependas de la lumo kiun ĝi reflektas kaj la koloroj ĉirkaŭaj.
Pli precize: koloro estas sensaĵo el la sensorgano okulo, analizita kaj traktita de la cerbo. Tiu sensaĵo malsamas laŭ la ondolongoj (aŭ frekvencoj) kaj intensoj de lumaj ondoj, kiuj mikse tuŝas samtempe kaj samloke la retinon (sensan parton de la okulo).
Laŭ Francisko Azorín koloro estas Impreso, kiun faras sur la okuloj lumantaj objektoj, sendepende de ilia formo. Li indikas etimologion el la latina color (koloro). Kaj li aldonas la terminojn kolorilo, por farbo, substanco koloranta, uzata en la pentrarto, tekniko, k.c.; kaj kolori por liveri koloron; krome estas listigitaj koloristo, kolorigisto, domkolorigi, murkolorigi, kolorimetrio, kolorimetro.
Lastaj artikoloj de la monato: Biciklo, Fajro, Italio

Amsterdamo estas la ĉefurbo de la Reĝlando de Nederlando laŭ la nederlanda konstitucio (kvankam la sidejo de la nederlanda registaro situas en Hago) kaj estas la plej granda urbo de la provinco Nord-Holando en la okcidento de la lando. Kiel monda urbo, ĝi havas ĉirkaŭ 839 360 loĝantojn, en la urba areo 1 336 383 kaj la metropola areo ĉirkaŭ 2 431 000. La urbo enhavas multon de la norda parto de Randstad, unu el la plej grandaj kunurbaĵoj en Eŭropo, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.
Lastaj artikoloj de la monato: Koloro, Biciklo, Fajro

Francisco Antônio de ALMEIDA Júnior [Fransisko Antonjo de Aŭmejda Ĵunjor] (4-a de Majo, 1851 — 12-a de Septembro, 1928) estis brazila astronomo, inĝeniero kaj universitata profesoro dum la lasta duono de la 19-a jarcento. Almeida estis parto de komisiono taskita kalkuli la stelan paralakson de la Suno dum la pasado de Venuso de 1874. Kvankam relative nekonata, Almeida estis grava figuro en la disvolviĝo de kinematografio kaj li estis la unua konata brazilano, kiu vizitis Japanion kaj publikigis libron pri sia restado en Ĉinio kaj Japanio.
Lastaj artikoloj de la monato: Amsterdamo, Koloro, Biciklo