Tamás Kertész
Aspekto
Tamás Kertész | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1949 en Nagykanizsa |
Morto | 19-an de aŭgusto 2006 (57-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1974) ![]() |
Familio | |
Infano | András Kertész (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto ![]() |
Tamás Kertész [tamAŝ kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész Tamás estis hungara operkantisto, instruisto.
Tamás Kertész[1][2] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1949 en Nagykanizsa, li mortis la 19-an de aŭgusto 2006 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tamás Kertész lernis pianadon en muziklernejo en Budapeŝto, poste li maturiĝis en gimnazio, pli poste li akiris operkantistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1974. Lia ĉefinstruisto estis József Réti. Li komencis sian kantistan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste inter 1981–2003 li estis membro de Teatro Csokonai (Debrecen). Li ricevis la titolon "eterna membro de la teatro" en 2000. Li ankaŭ instruis en pluraj mezlernejoj en Debrecen inter 1977-2003.
Lia opera repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo — titolrolo
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor — Lord Henry Ashton
- La Eliksiro de Amo — Belcore
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán (opero) — reĝo Endre, Tiborc
- Hunyadi László (opero) — Gara; Ulrik Cillei
- Charles Gounod: Faŭsto (opero) — Valentin
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro — titolrolo
- Die Zauberflöte — Papageno
- Giacomo Puccini:
- Tosca — sakristiisto
- La Bohème — Marcel
- Madama Butterfly — Sharpless
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Bartolo
- Giuseppe Verdi:
- Nabucco — titolrolo
- La traviata — Germont
- Don Carlo — Posa
- La Forto de la Destino — Don Carlos
Lia opereta repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Pongrác Kacsóh: János vitéz – Bagó
- Ferenc Lehár: A víg özvegy – ambasadoro
Lia oratoria repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Johann Sebastian Bach:
- János-passió
- h-moll mise
- Ludwig van Beethoven:
- C-dúr mise
- 9-a simfonio
- Zoltán Kodály: Missa Brevis
- Ferenc Liszt: Hungaria Cantata