Saltu al enhavo

Rusia Enlanda milito

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotomuntaĵo

La Rusa Enlanda Milito (aŭ rusa civila milito) inter la komunistoj ("ruĝuloj") unuflanke kaj iu heterogena grupo el reakciuloj, demokratoj, liberaloj, kaj aliaj ("blankuloj") aliflanke, daŭris ekde 1917 ĝis 1922. Tio sekvis la oktobran revolucion kaj postulis nekonatan nombron de civilaj viktimoj kaj rezultis gravajn detruojn. Okaze aperis ankaŭ tria kategorio de grupoj, nomitaj la verdaj armeoj, kiuj politike esprimis sin kiel neradikalaj socialistoj kaj anarkiistoj (kune kun Socialista Revolucia Partio, Maĥnovŝĉino, Kronŝtadta ribelo, Nikiforovistoj).

Japana okupacio de la rusa urbo Ĥabarovsko dum la Rusia Enlanda milito, 1919.
Kolapso de la Rusa Imperio

En la interna milito partoprenis soldatoj de multaj fremdaj landoj sur teritorio de Rusio, kiuj batalis surflanke de "blankuloj" (Rusa Armeo de Pjotr Vrangel, Bermontianoj, Ĥanlando Ĥivo kaj pluregaj aliaj unuoj). Tiel batalis ekz. trupoj de Pollando, 70.000 el Japanio, 2.500 el Britio, 1.500 el Francio, 1.500 el Italio kaj 8.000 el Usono. Famiĝis post la unua mondmilito kreita Ĉeĥoslovakaj legioj, kiu konsistis el en Rusio militkaptitaj soldatoj. Tiu ĉirkaŭ 60.000 soldatoj sukcesis okupi en 1918 la strategiajn urboj de transsiberia fervojo (Kazanj, Samara, ktp.). La Ĉeĥa legio apogis kun la aliaj atakantaj eksterlandaj potencoj la blankulojn. Kelkaj eksterlandanoj apogis la ruĝulojn.

Kiel rezulto de la Enlanda Milito kaj la bolŝevista politiko aperis la malsatmizero (malsatego). Dum la milito pereis (laŭ diversaj kialoj - estis murditaj, mortis pro malsato kaj pro malsano) ĉirkaŭ 12 milionoj da homoj. Preskaŭ tuta industrio estis detruita, estis detruita granda nombro da urboj.

Fine de la milito en Rusio, Belorusio, Ukrainio, Transkaŭkazio (Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝanio), Kazaĥio, Uzbekio, Turkmenio, Kirgizio, Taĝikio venkis la komunistoj; la blankuloj havis malsamajn gvidantojn kiuj disputis inter si, kaj estis malfacile batali ĉe malsamaj frontoj. Post la milito kaj starigo de komunistaj reĝimoj en rekonkeritaj partoj de la rusia imperio, Lenin kreis t.n. Sovetunion.

UPR-trupoj defendas Kyiv de la trupoj de Sovetrusio.

En februaro 1917 okazis revolucio gvidata de Aleksandro Kerenskij en la Rusa Imperio, kiu establis respublikon. Paralele, kiu donis al la antaŭe sklavigitaj popoloj ŝancon pruvi sin - Ukrainio kaj Belorusio akiris aŭtonomion. Kaj post la oktobra puĉo, Lenin deklaris militon kontraŭ la Ukraina Popola Respubliko, tial, ĝis la 4-a universala la 22-an de januaro 1918, ĝi deklaris sendependecon de Rusio.

La bolŝevikoj faris la sovetian-ukrainan militon de 1917-1921, dum kiu la Ruĝa Armeo faris kelkajn militkrimojn, kiel la masakro en Kyiv en februaro 1918. Sovetia potenco en Ukrainio estis establita sur la tria provo. Kiel rezulto de la milito, Ukrainio kaj Belorusio estis dividitaj inter la lastatempe formita Sovetunio kaj Pollando.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]