Saltu al enhavo

Chemnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nokta panorama vido
Chemnitz
Blazono
Chemnitz (Germanio)
Chemnitz (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • ĉefregioncentro • urban district in Saxony • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0371
037200 (Wittgensdorf)
037209 (Einsiedel)
03722 (Röhrsdorf)
03726 (Euba)
Poŝtkodo 09111–09131,
09224 (Grüna, Mittelbach),
09228 (Wittgensdorf),
09247 (Röhrsdorf)
Aŭtomobila kodo C
Oficiala Municipokodo 14511000
NUTS DED41
LOCODE DE CHE
Subdivido 39 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Barbara Ludwig
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
09111 Chemnitz
Demografio
Loĝantaro 248563 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 50′ N, 12° 55′ O (mapo)50.83333333333312.916666666667Koordinatoj: 50° 50′ N, 12° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 298 m
Areo 220,85 km²
Oficiala retejo https://www.chemnitz.de/
vdr

Chemnitz [KEMnic] (ĉeĥe Saská Kamenice, sorabe Kamjenica, (de 1953 ĝis 1990 Karl-Marx-Stadt[1]) estas eksterdistrikta urbo en liberŝtato Saksio en la sudoriento de Germanio, kiu situas je la norda rando de Ercmontaro. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Saksio post Leipzig kaj Dresdeno. Pro la poluado produktita dum industriigo, Chemnitz estis moknomita Saksa Manĉestro.

Kun ĝia pli ol 200-jara industria historio, Chemnitz [elp. kemnic] estas teknologia loko ĉefe konata pro la aŭtomobil- kaj provizantindustrioj, informteknologio, same kiel mekanika kaj planta inĝenierado. Pli ol 50% de la urbo konsistas el konstruaĵoj kiuj datas de antaŭ 1950 kaj ekzistas multaj monumentoj de industria kulturo.  

Chemnitz estas hejmo de teknika universitato kiu ankaŭ altiras eksterlandajn studentojn pro la pli malmultekosta loĝado kaj trankvila etoso.

En 2025 Chemnitz estos Eŭropa Kultura Ĉefurbo, kune kun Nov-Gorico en Slovenio[2].  La malfermfesto okazis la 18-an de januaro 2025[3].

Ekde 1990, la jaro de la reunuiĝo de Orienta kaj Okcidenta Germanio, la urbo denove nomiĝas Chemnitz (kaj esperantigita urbonomo ĝis nun ne kutimiĝis). De tiam konsiderinde malkreskis la loĝantaro (de ĉirkaŭ 315 000 al 248 563 fine de decembro 2022).

Chemnitz estis unu el la unuaj germanaj urboj en kiuj la nacisocialistoj naziigis la urbon parlamenton. La evoluo de kulturo kaj edukado estis interrompita: 650 artaĵoj estis forigitaj de la artaĵkolektoj kaj 3,300 libroj de la urba biblioteko[4].

Proteste kontraŭ la dekstraj ekstremismaj tumultoj, la 3-an de septembro 2018 okazis subĉiela koncerto sub la devizo " Ni estas pli " de konataj grupoj kiel la Toten Hosen kaj Kraftklub kun ĉirkaŭ 65 000 vizitantoj.

Chemnitz estas urbo kun multegaj verdaj spacoj kaj grandaj parkoj. Kun pli ol 1000 hektaroj da parkoj, herbejoj kaj arbaraj areoj. Statistike estas pli ol 60 kvadrataj metroj da verda spaco por ĉiu loĝanto. En la urbo Chemnitz estas kvar naturrezervejoj (ĉirkaŭ Eibsee, Am Schusterstein, Am northernen Zeisigwald kaj Chemnitzaue apud Draisdorf )

La bronza busto al Karl Marks, pli ol 6 m alta kun fona tabulo: "Proletoj ĉiulandaj unuiĝu!"

Famaj personoj en / el ChemnitzOtto von Bismarck

[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj en Chemnitz

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Jen nedefinitiva listeto de ĝemelurboj de Chemnitz:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis parte traduko de la germanlingva artikolo en Vikipedio.

  1. Noto: Por honori la filozofon Karl Marx la "realsocialismaj" regantoj en 1953 ŝanĝis la nomon de la urbo al Karl-Marx-Stadt, kaj tiu urbonomo uziĝis ankaŭ en esperantlingva formo Karl-Marks-Urbo.
  2. (de) Thomas Laux, Ulf Bohmann (eld.): Kulturhauptstadt Chemnitz 2025. transcript Verlag, Bielefeld 2025, ISBN 978-3-8376-7234-3.
  3. (de) Chemnitz 2025: Kulturhauptstadtregion. Konsultite la 18-an de Januaro 2025.
  4. (de) Viertel & Weingart (2002), p. 84.