Adidas Al Rihla (pilko)
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2022. Por oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2014 rigardu la paĝon Adidas Brazuca. Por firmao "adidas" legu la artikolon Adidas. |

Al Rihla (arabe الْرِّحْلَة "Vojaĝo") estas piedpilko produktita de la firmao Adidas. Ĝi estas la oficiala pilko de la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.[1][2][3][4][5] La pilko enhavas pendigitan inerci-mezurilon en la aerujo, kiu provizas la videohelpan arbitracion (VAR) per tujaj, tre detalaj datumoj pri movado de la pilko.
La nomo
[redakti | redakti fonton]
Araba vorto Al-Rihla (الْرِّحْلَة ar-riḥla, "Vojaĝo") estis elektita kiel la nomo de la pilko. Rihla estas ankaŭ tradicia ĝenro de araba literaturo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Adidas prezentis Al Rihla la 30-an de marto 2022.[6][7] En Kataro la prezentantoj estis iamaj mondaj ĉampionoj Kaka el Brazilo kaj Iker Casillas el Hispanio, kaj ankaŭ Farah Jefri el Saud-Arabio kaj Nouf Al-Anzi el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[8][9]
Tio estas la unua futbala pilko, produktita per ekologiaj farbo kaj gluo.[10]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Surfaco
[redakti | redakti fonton]La membrano de Al Rihla konsistas el dudek senkudraj poliuretanaj termovelditaj paneloj.[10][11] Ĝia surfaco "Speedshell" estas bosita per makro- kaj mikroornamaĵoj, plibonigantaj la stabilecon de la pilko dum flugo kaj ties deklinemon[2][12]. Franziska Loffelmann, dezajnodirektoro ĉe Adidas, priskribas Al Rihla kiel "la plej rapidan kaj plej precizan FIFA-pilkon nuntempe"[5].
Movsensilo
[redakti | redakti fonton]En la pilkon estas enmuntita "teĥnologio de konektita pilko", suspensio ene de la aerujo kun inerci-mezurilo en la centro, por provizi la arbitraciistan videohelpilon (VAR) per kiel eble plej precizaj datumoj pri movado de la pilko post nur kelkaj sekundoj[13][14]. Tiu teĥnologio estis ellaborita kune kun FIFA kaj Kinexon en Munkeno[13][14] .
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Laŭ FIFA, la aspekto de la pilko estas inspirita de la Kataraj kulturo, arkitekturo, boatoj kaj flago[12].
Produktado
[redakti | redakti fonton]La pilkoj estas produktitaj en Ĉinio kaj Sialkot en Pakistano.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Sur la versio "Pro" de la pilko videblas la teksto "Futbalo estas ..." en ses lingvoj: la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj Esperanto. En Esperanto estas skribite meze "FUTBALO ESTAS", kaj ĉirkaŭe "kolektiva - respondeco - pasio - respekto - teamlaboro - honesteco".[15][16]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Al Rihla kaj Al Hilm: Esperanto sur la pilkoj de la Mondpokalo 2022, gazetara komuniko 1085 de UEA, aperinta 2022-12-15 esperante
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ سريعة و"ذكية".. ما لا تعرفه عن كرة مونديال 2022! (arabe) (2022-11-20). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ 2,0 2,1 Men’s World Cup Soccer Ball, the Al Rihla, Has the Aerodynamics of a Champion (angle). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ Pyzdrowski. How does the 2022 World Cup ball stack up with previous editions? Reviewing 'Al Rihla' (angle). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ Qatar World Cup: Al Rihla, a football inspired by the architecture, boats, and flag of Qatar (angle). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ 5,0 5,1 Al Rihla by adidas revealed as FIFA World Cup Qatar 2022™ Official Match Ball (angle). Alirita 2022-11-20 .[rompita ligilo]
- ↑ Pyzdrowski. How does the 2022 World Cup ball stack up with previous editions? Reviewing 'Al Rihla' (angle). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ "الرحلة" .. تعرف على الكرة الرسمية لبطولة كأس العالم 2022 في قطر | Goal.com (arabe). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ Kaka and Iker Casillas unveil 'Al Rihla' match ball for Qatar World Cup 2022 (angle) (2022-03-31). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ السعودية «فرح جفري» تدشن كرة المونديال الرسمية مع أساطير اللعبة (arabe). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ 10,0 10,1 سريعة و"ذكية".. ما لا تعرفه عن كرة مونديال 2022! (arabe) (2022-11-20). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ Men’s World Cup Soccer Ball, the Al Rihla, Has the Aerodynamics of a Champion (angle). Alirita 2022-11-20 .
- ↑ 12,0 12,1 Al Rihla by adidas revealed as FIFA World Cup Qatar 2022™ Official Match Ball (angle). Alirita 2022-11-20 .[rompita ligilo]
- ↑ 13,0 13,1 adidas reveals the first FIFA World Cup™ official match ball featuring connected ball technology (angle) (2022-07-01). Alirita 2022-11-21 .
- ↑ 14,0 14,1 Yao; Dixon Gareth (2022-11-02). IP grandstanding at the 2022 soccer World Cup (en-au). Alirita 2022-11-21 .
- ↑ adidas Al Rihla Pro Ball La skribo klare videblas en la dua foto (angle).
- ↑ La oficiala pilko de la nuna futbala mondpokalo havas Esperantan tekston. Publikaĵo ĉe Reddit, en la komunumo r/Esperanto (2022-11-23). Alirita 2022-11-23 .
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Adidas Al Rihla ruse.