Svahillingva Vikipedio
Svahillingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | sw.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | svahila |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 25-a de aprilo 2025 | |
Artikolnombro | 98 744 |
Profundeco | 7.1 |
Paĝoj | 196 587 |
Redaktoj | 1 414 523 |
Uzantoj | 76 516 |
Aktivaj uzantoj | 506 |
Administrantoj | 15 |
Dosieroj | 1 182 |
La svahillingva Vikipedio aŭ pli koncize svahila Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la svahila lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia ya Kiswahili. La projekto komenciĝis en aprilo 2003.[1] Ĝi estas la unua kaj nuntempe unu el nur kvar lingvaj eldonoj de Vikipedio en Niĝer-kongaj lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj. Temas pri la dua plej granda lingva eldono de Vikipedio en Niĝer-konga lingvo, post la joruba Vikipedio.
La projekto estis menciita la 27-an de aŭgusto 2006 en artikoloj de la periodaĵoj International Herald Tribune kaj New York Newsday pri la luktoj de malgrandaj lingvoeldonoj de Vikipedio.[2] En 2009, Google finance subtenis la kreadon de artikoloj en la svahila Vikipedio. [3] La 20-an de junio 2009, la svahillingva Vikipedio fundamente novigis la aspekton de sia ĉefpaĝo. La 25-an de aprilo 2025 ĝi enhavas 98 744 artikolojn. Interesa detalo estas, ke en la komenca fazo de la projekto laŭ vikipediaj statistikoj dufoje la artikolo "Esperanto" estis tiu prilaborita de plej granda nombro da redaktantoj po monato, nome en decembro 2003 kaj en junio 2004.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 statistikaj informoj pri la svahillingva vikipedio de Erik Zachte esperante, parte angle
- ↑ Building Wikipedia in African languages, "Konstruante Vikipedion en afrikaj lingvoj", de Noam Cohen, International Herald Tribune, la 27-an de aŭgusto 2006.
- ↑ Kiswahili Wikipedia Challenge, "Defio Svahillingva Vikipedio", patronita de Google. Arkivita el la originalo je 2012-05-24. Alirita 2019-06-26 .