Ĉeĥlingva Vikipedio
Ĉeĥlingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | cs.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | ĉeĥa |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 25-a de aprilo 2025 | |
Artikolnombro | 567 486 |
Profundeco | 50.4 |
Paĝoj | 1 585 903 |
Redaktoj | 24 813 341 |
Uzantoj | 695 861 |
Aktivaj uzantoj | 2 177 |
Administrantoj | 32 |
Dosieroj | 1 |
La Ĉeĥa Vikipedio (ĉeĥe Česká Wikipedie) estas la eldono de Vikipedio en la ĉeĥa lingvo.
Historio de fondiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis unue lanĉita la 3-an de majo 2002, sed tiam kun anglalingva interfaco kaj sen artikoloj kaj aktiva redaktantaro. Unua administranto de la Ĉeĥa Vikipedio estis ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu nur kelkajn tagojn antaŭe dum la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Dobřichovice renkontiĝis kun usona esperantisto Chuck Smith kaj je lia instigo tradukis el esperanto en la ĉeĥan longan tekston por la ĉefpaĝo.[1] "La tekston mi sekve sendis al alia usona esperantisto Brion Vibber. Tiu alŝutis la tekston en Vikipedion kaj mi nur poste vidis, ke iujn aferojn mi tradukis malbone kaj mi petis Brion pri korekto. Li donis al mi la rajton miajn erarojn korekti kaj tiel mi fariĝis "administranto", tute sen voli korekti iun alian."
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Česká Wikipedie ĉeĥe.
- ↑ Hlavní strana, Česká Wikipedie, 2002-11-17
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Blahuš, Marek. (2023) Jak se zrodila česká Wikipedie, 1‑a eldono (ĉeĥe), Praha: Wikimedia Česká republika. ISBN 978-80-909009-2-9.